Sonntag, 15. Mai 2022

☆ Profunda Maro (16.05.2022) Ho blua profunda maro, Kial torentas l'ondaro? Same al amato mia, Sen stabileco pasia. Ho vigla maristo juna, Parolu al mi laŭvere! Pri mia amato nuna, Kie estas li surtere? 深深的海洋 ◇ Esperantigis Yi Qiao ☆ Tenante vian manon (07.05.2.22) Kiam mi unue enamiĝis al vi, Nebulis kaj timidis la emoci'. Neniel sufiĉe ni amon eldiris, Tenante vian manon mi sopiris. Multaj jaroj pasis senkonscie, Junula koro ne plu flosas ĉie. Kiam sonas denove olda melodio, Rememorata estas la frua pasio. Ĉu vin kortuŝas ĉi tiu sento? Sed blovas ĉiujare la vento! Vian manon mi ankoraŭ tenas, Nian fidelan amon mi benas. (拉著你的手 Esperantigis Yi Qiao)